Soneto je maldormaj noktoj
"ekzumis uragan' sur maro" 
komenciĝas unu kanzono 
herooj dronas en malkono 
sur strato ankaŭ ĉe altaro 

"stelaj militoj" - ĉu vi scias 
eĉ iom pri psikaj malsanoj? 
internaŭtoj kaj radianoj 
ĉeokaze tre emocias 

mi ne volas pri ili aŭdi 
kaj iras loĝejon rigardi 
ĉar mi emas supre mansardi 

ne ne - sen lifto tro malalta 
mia rilato estas halta 
nunan hejmon mi devas laŭdi 
Bastiono de Silento, la 26an de julio 2002