Soneto por estu sincera
sur libro kun mia portreto 
mi ridas verŝajne post lido 
sen iu ajn grundo por rido 
eble estas mia sekreto 

nek konfeso kaj nek skoltismo 
povas vodkon abomenigi 
inverse eĉ ŝajnas laŭdigi 
drinkadon kiel heroismo 

ne ĝoju antaŭ vi ne saltos 
unue saltu poste ridu 
tiam vi efekte ekzaltos 

pri ĉiu via entrepreno 
kuraĝu kaj sincere fidu 
ankaŭ pri vodkoabomeno 
Zuriko, la 29an de julio 2002