Soneto pri Jurek Kamiński
laŭ esplorita statistiko 
ĉiu malaperas simile 
tiu kiu vivis humile 
ankaŭ tiu post gimnastiko 

"Jurek Kamiński jam turniĝis" 
jen la spritaĵo komunika 
kaj li estis vere unika 
greke kaj latine moviĝis 

kiel obstina laborulo 
laboranta peze kaj mane 
li fariĝis intelektulo 

mondon rigardis pesimisme 
siajn sukcesojn traktis vane 
kiel Towiański mistikisme 
Bastiono de Silento, la 4an de julio 2002