Soneto ĉe tombo de Jurek
mi tristas pro Jerzy Kamiński 
li amis grekan kaj latinan 
verŝajne ne sinon virinan 
eble nur tombon de Towiański 

li estis eksterordinara 
kun rezervo al ĉiu tago 
ankaŭ kun alia imago 
frapis lin dudeko centjara 

ĝis fino restis malkovrita 
kaj la plej plaĉis al mi tio 
ke li ne estiĝis elita 

sciis multe ĉar ofte legis 
sed de tio restis nenio 
tial mi lin sonete tegis 
Bastiono de Silento, la 5an de julio 2002