Soneto pri artotransmeto
en la interfiksita dato 
kun Norbert Paprotny - pentristo 
kaj pri arto specialisto 
ekestis nur artsurogato 

ĉar vetero estis bonega 
do mi anstataŭ al muzeo 
veturi mi pensis pri kreo 
ligita kun formo omega  

somere oni devas ĝui 
sunan lagon kaj sur ĝi velon 
eĉ oni povas jaĥton lui 

akvo taŭgas kontraŭ varmego 
oni povas atingi celon 
sed tiun de la propra ego
Zuriko, la 7an de julio 2002