Soneto konfederacie
kiam mi skribas - eksplodado 
min ĝenas tamen kun plezuro 
trapasas svisa aventuro 
kaj mi ĝojas pro la festado 

komunaj ruĝ-blankaj koloroj 
nur per ili estas ligitaj 
du landoj tamen disigitaj 
pro diferenco en valoroj 

mizereco apud riĉeco 
estas dialektika leĝo 
ne forigebla per ruzeco 

pli facile esti heroo 
sur iu politika seĝo 
ol verki ion sen buroo 
Zuriko, la 1an de aŭgusto 2002