Soneto pri muĝejo DADA
Libor Martinek de Ĉeĥio 
sendis al mi materialon 
kiu montras DADA-moralon 
iom ridindan pri nenio 

kaj temas pri la Miłosz-verko 
interparolas kun rikanoj 
du diletantaj ĉarlatanoj 
anstataŭ korbo estas ĉerko 

tro frue la majstron mortigas 
malkompetentaj arogantoj 
tio kontraŭagi instigas 

sed ili nenion komprenos 
nek pri homoj nek pri eventoj 
ili kritikon ne eltenos 
Zuriko, la 22an de aŭgusto 2002