Soneto ĵurnalisme pruva
ĵurnalismo en Esperanto 
devenas de neniu skolo 
ĉiu agadas laŭ petolo 
de ducentjaraĝa Kreanto 

tempo antaŭlonge ŝanĝiĝis 
kaj memorante pri mumioj 
oni devas aŭdi pri krioj 
de tiuj kiuj ribeliĝis 

nova "Pola esperantisto" 
estas jam sufiĉe multspeca 
redaktas ĝin vera artisto 

sed radio estas la sama 
enua parte eĉ maldeca 
tamen sola pro tio fama 


Twierdza Ciszy, la 29an de aŭgusto 2002