Soneto pri tenebra kapo
mi ne volas aŭ mi ne povas 
tiam poemo disrompiĝas 
kaj mi per tenebro ŝmiriĝas 
aŭ en malpura peĉo movas 

problemo estas en metodo 
kiel esti salo de tero 
kaj ne senkritika sukero 
alidire ne lukra modo 

estas simple temojn ripeti 
kiam kapo estas tenebra 
tiam oni devas vegeti

al Roman Samsel pro enuo 
telefoni - ago celebra 
tamen en menso restas truo 
Zuriko, la 4an de aŭgusto 2002