Soneto je memedukanto
en mia fako mi ne estas 
edukita - mi longe studis 
kaj per tiu studado ludis 
sed tion mi ne manifestas 

sepjaraĝa tuj post tralego 
de trilogio mi iris al lernejo 
kaj revenante al loĝejo 
mi mordis krajonojn pro nego 

tion de kio mi ekzistis 
mi devis survoje mem lerni 
tro multe da veroj min pistis 

do mi estas memedukanto 
"fingro supren" povas koncerni 
proteston de velnaviganto 
Zuriko, la 7an de aŭgusto 2002