Soneto kun ribelaj gestoj
verŝajne estas miskompreno 
preni tagon de uragano 
kiel festo de veterano 
ligita ĝuste kun ĉagreno  

tiuj kiuj ĉitage diras 
pri iu venko iluzia 
devas zorgi pri amnezia 
malsano se ili sopiras 

ankoraŭ pri ribelaj gestoj 
"ni ne donas butonon" tiu 
slogano agas laŭ molestoj 

venteto disblovos nubeton 
kaj restos spuro por neniu 
ĉielo elsuĉos sekreton 
Zuriko, la 1an de septembro 2002