Soneto pri riĉa spirito
estis komuna defilado 
de ambaŭflankaj invadintoj 
sed ili ne estis venkintoj 
ĉar venko finiĝis kun fado 

eĉ se poloj havas heroojn 
nuntempo ne estas favora 
ĉar najbara strebo horora 
ne forgesis iamajn morojn 

anstataŭ festi datrevenojn 
oni devas trovi metodon 
kiel kompromiti obscenojn 

ĝojante pro riĉa spirito 
eviti najbaran marodon 
per decido ne per hezito 
Zuriko, la 17an de septembro 2002