Soneto kun provinckonflikto
ili ne ŝuldas nur aliaj 
reĝisoro jam maldungita 
eĉ se merite premiita 
decidis noktumpapiliaj 

mi ne emas min almiksiĝi 
al afero de indiĝenoj 
sed pri kulturaj miskomprenoj 
opinio povas ŝanĝiĝi 

Christoph Marthaler - reĝisoro 
sendube konas sian fakon 
zorgas pri teatra valoro 

ĉu antaŭ aŭ ĉu post tempesto 
ni devas plenigi stomakon 
eĉ sendepende de honesto 

Zuriko, la 2an de septembro 2002