Soneto maldemokratia
demokratio estas febla 
kaj tio okazas balote 
ke socio agas komplote 
sed kaŝiĝo estas videbla 

temas pri aliro al trogo 
kaj ne pri bono de socio 
ĝuste dum kreskas emocio 
perdiĝas socia apogo 

tridek procentojn - jen frekvenco 
ĉar maldekstra kaj dekstra flankoj 
zorgas pri protekto de bankoj 

envio estas ĉefmotivo 
ofte mankas alternativo 
por utila ago kun senco 
Zuriko, la 23an de septembro 2002