Soneto pri kamparanado
kampuloj alvenis per ĉaroj 
en koncertejo en Lucerno 
sidiĝis kiel en taverno 
kaj klaĉis laŭte kun najbaroj 

Goran Bregović blankvestita 
kampule disstaris piedojn 
kaj komencis kanti liedojn 
Kalaŝnikov estis citita 

antaŭ tiu polva koncerto 
mi havis muzikajn ideojn 
nun en menso estas dezerto 

poste mi entute rezignis 
mi ne plu volas aŭdi feojn 
por ke ne plu forte indigni
Lucerno, la 27an de septembro 2002