Soneto pri penkluboidoj
poloj jam hodiaŭ forgesis 
ke de ribelo al ribelo 
estis sen helpo malgraŭ celo 
najbarhelpado ne progresis 

nun la polaj penkluboidoj 
subskribas la rezolucion 
damnantan la rewolucion 
de ĉiuj palestinoidoj 

ili ankaŭ restas sen helpo 
dum l' mondo perfide silentas 
kaj estas aŭdata nur jelpo 

ĉinokte denove pereis 
infanoj - Uno ne preventas 
ĉar fide Usonon obeis 
Zuriko, la 28an de septembro 2002