Soneto apatriotisma
moralo profunde troviĝas 
la vorto patrioto rima 
kun kiu vorto? iu tima 
de kiu havanto vertiĝas 

kaptukoj ĉapoj kaj ĉapeloj 
ĉe nacikoloraj flagetoj 
mano sur koro kaj kantetoj 
militmarŝojn ludas kapeloj 

ĉeokaze se iu mortas 
tiu tuj estas nomiganta 
heroo kaj nacio fortas 

ĉerko kun steloj - pompa festo 
parolo kadavron laŭdanta 
tipa patriotisma gesto 
Bastiono de Silento, la 7an de septembro 2002