Soneto pri aŭdanta Dio
la prezidento de Usono 
volas nepre por Dio estu
sur lia flanko kaj molestu 
aliajn - kaŭzo estas mono 

mi ripetas tion plurfoje 
ke vivo faras koliziojn 
akceptante eĉ fantaziojn 
kiuj permesas vivi ĝoje 

per unuflanka akceptado 
ne deziru min trankvilecon 
ĝi kaŭzas eternan sonĝecon 

verŝajne laŭ Dia aŭdado 
ne Bush sed liaj kontraŭuloj 
troviĝos inter feliĉuloj 
Zuriko, la 9an de septembro 2002