Soneto pri artomezuro
estas tro multe da artistoj 
mi artkatastrofon aŭguras 
ĉar ili per arto torturas 
ĉiujn - diras intelektistoj 

rigardu - ĉie pendas arto 
sur nia domo sur la muro 
sur turo kaj sur agenturo 
monde en ĉiu viva parto 

sur palisaro ĉe l' najbaro 
oni skribaĉis artifike 
"mucidulo en putraĵaro" 

fatalistoj antagonistoj 
mi konfesas tion publike 
vi restos sur krimulaj listoj
Zuriko, la 13an de januaro 2003