Soneto sen ĝeneralaĵoj
prudeco de amerikanoj 
evitas ilian moralon 
rigardu ni horizontalon 
kiom da troviĝas profanoj 

jen estas nur ĝeneralaĵoj 
ni ne povas ĝeneraligi 
sed tamen al vero instigi 
per tragediaj travivaĵoj 

ekzemple temas pri Irako 
nek moralo kaj nek sukceso 
nek plena nacia stomako 

dum la plej nova historio 
eksceson postiras eksceso 
koteria demokratio
Zuriko, la 25an de januaro 2003