Soneto pri kuiro en STOK
en STOK-teatro kuirado 
aŭ "la cucina futurista" 
Marinetti oportunista 
agadas per la infektado 

aktoroj ludis gustoplene 
la spektaklo estis mirinda 
restis nur blanka masko blinda 
kaj vero kaŝita serene 

realeco ŝajnas la sama 
kun rompigigaj kuiriloj
iom fama kaj iom drama 

ne determinu la futuron 
per tro akrumaj purigiloj 
ne disbatu per kapo muron
Zuriko, la 26an de januaro 2003