Soneto pri mokaj rimarkoj
se iu ricevas premion 
certe ne de propra indeco 
tuj aktiviĝas l' dua speco 
aldonanta komentarion 

pro helpo vi sin mem ne laŭdu 
kaj gardu vian kontentecon 
vi faris certe ĝentilecon 
sed poste tion ne defraŭdu 

"pro mia ago li famiĝis 
kaj mi traludis mian vivon" 
opinio kompromitiĝis 

envio ĉiam en socio 
kaŝe mortigas sensitivon 
pri tio ne ekzistas scio
Zuriko, la 30an de januaro 2003