Soneto pri frua projekto
ĉu mi estiĝu malsolida 
kiel miaj kunlaborantoj 
tempo forkuras kaj pedantoj 
ne zorgas pri ago rapida 

ne glasojn sed kartojn ĉampanajn 
mi sendos a libropresistoj 
ĉar ili estas oficistoj 
kaj faras entreprenojn vanajn 

la projekto ne estas preta 
ne havas erarojn sed breĉojn 
ĉefmotivo estas sekreta 

ĝi estas juvelo ne briko 
do oni ne bezonas streĉojn 
por ĉiu separa rubriko
Zuriko, la 6an de januaro 2003