Soneto komforte maltaŭga
nostalgio por pasinteco 
devigas nin al pripensado 
pri nepre ŝanĝita revado 
kun esperuma naiveco 

en tempoj gloraj kaj omaĝaj 
per sato ni ne maldikiĝis 
sed efekte ni disreviĝis 
ĉar homoj nun estas pli saĝaj 

tiuj kiuj restas konstante 
denaske en la sama loko 
ne kapablas vivi riskante 

inverse al aventuristoj 
ilin ne persekutas moko 
ne temas pri esperantistoj 
Zuriko, la 19an de oktobro 2003