Soneto pri bildo vivronda
koloroj kun pensoj plektitaj 
por rigardantojn malpacigi 
kaj same eksciton obligi 
ĉar farboj estas disverŝitaj 

sed tamen en tiu kaoso 
troviĝas pensordo kaŝita 
kun efekto frue planita 
ankaŭ je artista etoso 

mi lasas en memoro temojn 
kaj esploras pentran strukturon 
ne eliminante dilemojn 

de ĉiuj flankoj mi rigardas 
tiun kreantan aventuron 
kaj mezo de rondo min hardas 
Zuriko, la 22an de oktobro 2003