Soneto skribita malvole
iam se mi ion ne sciis 
mi tuj enrigardis vortaron 
por plibonigi kontraŭstaron 
ankaŭ mi honte emociis 

nun mi scii tute ne volas 
kaj mi ne zorgas pri ekscio 
perdiĝis krome emocio 
je tio mi ofte petolas 

tiom da scioj sur la mondo 
tentis min ĝis kapodoloro 
nun ne funkcias mia sondo 

en tiu grandega kolekto 
malkovrata estas pulvoro 
denove kun febla efekto 
Zuriko, la 23an de oktobro 2003