Soneto iom fumigita
"homoj povas esti normalaj 
aŭ fumantoj de cigaredoj"
sendepende de fumrimedoj 
la efektoj estas fatalaj 

ĉu iu vivas aŭ batalas 
kontraŭ kancero ne plu gravas 
ĉar fumantojn neniu savas 
ili mem en danĝero falas 

li fumis kaj ĉiam ripetis 
pri cigaro de Churchill fama 
tamen longe vivon obĵetis 

tro frue aspektis multaĝa 
kaj ekzisto fariĝis drama 
anstataŭ esti avantaĝa 
Zuriko, la 24an de oktobro 2003