Soneto pri skriborimedoj
miaj verkojn mi iam skribis 
sen komputilo nur perplume 
skribmaŝino aperis dume 
tamen eblecoj ĝin prohibis 

mankis eĉ enciklopedio 
ankaŭ mi ne havis vortarojn 
mi travivis verajn koŝmarojn 
apud pola purgatorio 

mi ne scias kial mi ŝatis 
telefoni al la amikoj 
kaj demandi (kun la efikoj) 

finfine bezono min batis 
tiel forte ke mi aĉetis 
helpilojn kiujn mi obĵetis 
Zuriko, la 26an de oktobro 2003