Soneto kun estosloganoj
nuntempecon oni mezuras 
laŭ nekonata venonteco 
post kelkcent jaroj pasinteco 
malaperos - ĝi nun futuras 

oni elpensis konsilfrazojn 
funkciantajn kiel sloganoj 
ke ni laboras por infanoj 
kaj ne por travivi emfazojn 

kaj vivo daŭre disvolviĝas 
ne nur laŭ volo de vivantoj 
ĉar homoj tre ofte frustriĝas 

atendante por normaleco 
oni esperas pri helpantoj 
sed venas disreva maldeco 
Zuriko, la 3an de oktobro 2003