Soneto apud frivoleco
pro slogano "verŝu nin vinon" 
nin tiras akvo iomete 
provante buĝeton diskrete 
ni vizitas ŝipan kantinon 

mi volis skribi pri lavado 
ankaŭ kun lava metaforo 
ĉar lavata estas honoro 
je donado kaj je prenado 

eĉ se venas neniu temo 
tempo fluas dum oni pakas 
librojn ĉar alvenas legemo 

gastigantino kun gastemo
diras „Grüss Gott” kaj bulkon bakas
kiel ĉiam laŭ mora skemo 
Bastiono de Silento, la 5an de oktobro 2003