Soneto sen prudaj flagsvingoj
ĉiam iu volas min vidi 
kiel patrioto ekzempla 
sed mia enhavo kontempla 
ne volas per tio perfidi 

ĉiuj scias - mi estas polo 
estas l' unua mia eco 
determinata per fremdeco 
prenata ofte kun petolo 

sed tio tute ne signifas 
ke mi volas svingi per flagoj 
mi naciisme ne soifas 

mia poleco kortuŝigas 
sed ne per plikulaj imagoj 
ĝi kontraŭmilite instigas
Zuriko, la 6an de oktobro 2003