Soneto kun eterneckrono
oni ne regas ĉiujn movojn 
sur foto helruĝa ĉapelo 
kaj konscienco en tunelo 
homo serĉas rikanajn provojn 

haltis ĉe unu monumento 
ne sciis kiu sur ĝi staris 
kaj ĉu iujn bonaĵojn faris 
estis humiliga momento 

ekzisto fariĝas surpriza 
pro tiel nomata dieco 
kun ecoj de la tempo kriza 

en la fono de eterneco 
kiu estas abstrakte skiza 
ni vivas kun malperfekteco 
Zuriko, la 13an de novembro 2003