Soneto kun falantaj budoj
mi kaptis ĉe mi erareton 
ke per tro longa analizo 
ŝanĝiĝas rapide devizo 
donanta danĝeran oferton 

dikan libron mi ĝuste legas 
forlasante paĝon post paĝo 
ĉar pro vana enhavdamaĝo 
leganto pri fino petegas 

la fama "kio okazus se..." 
gvidas min al jena konkludo 
ke tio ne plaĉas al mi tre 

l' generacio jam foriras 
kaj simile disfalas budoj 
pri kiuj junuloj ne miras 
Zuriko, la 16an de novembro 2003