Soneto pri la armilisto
en Kavalira Domo havis 
Bronko la armilistan stablon 
rakontis ĉiam l' saman fablon 
kaj ĉe tio iom kartavis 

eĉ mi aĉetis arbaleston 
kaj celis per rompita sago 
hodiaŭ helpe de imago 
mi konstruas iaman teston 

post multaj jaroj mi lin vidis 
sur l' sama malnovurba placo 
kaj kun li en kafejo sidis 

iam li estis optimisto 
kaj nun... la grizhara pajaco 
fariĝis tipa pesimisto 
Zuriko, la 22an de novembro 2003