Soneto portreta pri Genjo
Genjo venis al familio 
post la edziĝo kun Teresa 
la mondo estas nun progresa 
por li estas anomalio 

antaŭ ol mi lin povis ŝati 
kelkfoje ni longe babilis 
ĉiufoje li ne trankvilis 
kaj estis preta por rilati 

al ĉiuj temoj proponitaj 
restante ĉiam diskutema 
pri agoj kiuj estis kvitaj 

li povas certe al si helpi 
kiam venas io dilema 
aliajn li permesas jelpi 
Zuriko, la 23an de novembro 2003