Soneto kun korespondaĵoj
el poŝtkesto multajn fakturojn
mi prenis ankaŭ kun imposto 
kaj tiu nekredebla kosto 
faras financajn kalemburojn 

invitilo al reakiro 
de permeso por paradizo 
ĉar estas kutima devizo 
pri kulto de loka vampiro 

"se eble vi estas malsana 
ni venos - bonvolu informi" 
tiu povo estas multmana 

ni pro troigeco rikanas 
sed ni ankaŭ ne povas formi 
nin dece se sorto ĉampanas 
Zuriko, la 25an de novembro 2003