Soneto pri unu rakonto
"Venecia portreto" restas 
en formo de artopripenso 
kromaĵoj forflugos de menso 
eĉ se ili penson molestas 

la prezidanto de l' artgrupo 
citas tiujn aŭtoritatojn 
por kiuj li aŭguris fatojn 
en tiuj verkoj hurlas lupo 

ĝuste kiel ĉiu grupano 
li ne volas esti memstara 
sed verkas laŭ grupa slogano 

jam ne plu vivas - bedaŭrinde 
kaoso ŝanĝiĝis al flara 
subtilo kaj aspektas linde 
Zuriko, la 27an de novembro 2003