Soneto profitdistribua
travestitaj kapitalistoj 
de socidemokratieco 
restas ĉe korporacieco 
kun la iamaj komunistoj 

neniu diras pri socio 
sed nur pri perdoj kaj profitoj 
ne estas homoj sed mefitoj 
riĉeco estas atrakcio 

mi estas tute konvinkita 
ke kapitalismo disfalos 
ĝi estos de si mem venkita 

popolaĉa revolucio 
per pano kaj vino regalos 
restantojn por evolucio 
Zuriko, la 29an de novembro 2003