Soneto de unu prelego
profesoro diris pri vivo 
nuntempa kaj pure kristana 
laŭ mi per ruzaĵoj ŝamana 
ĉar verojn lasis sur deklivo 

li ne legas Evangelion 
rigardas ornatojn oritajn 
sed ne de Kristo proponitajn 
ruĝajn vestantajn ribelion 

mi povas laŭdi estimatajn 
sed mi konas dekstrajn principojn 
ofte ruzajn kaj aŭtokratajn 

estas makulo sur honoro 
mi preferas malriĉajn tipojn 
kun la simpla proleta moro
Zuriko, la 3an de novembro 2003