Soneto pri deva ekzemplo
ni ne povas ĉiam forkuri 
de nia plena respondeco 
kaj kiam mankas fidindeco 
senĉese ofendojn murmuri 

li presis libron kun eraroj 
kaj pagis pri kroma laboro 
sed estas ja lia hororo 
mi ne kontentas pro deklaroj 

eldonisto plene merita 
kun ŝafblazono nun bankrotis 
mia honorario dronis 

li nenion ŝanĝe proponis 
Wojciech Janusz Podoski lotis 
sed efekto estas perdita 
Zuriko, la 5an de novembro 2003