Soneto por K. M. Załuski
ĉu vi kredos aŭ ne sinjoro 
ke tre ofte en mia vivo 
funkciis malsupra deklivo 
kun mizera profunda moro 

subite mi forlasis ĉion 
kaj neniam poste revenis 
eĉ apude mi ne promenis 
lastfoje estis en Berlino 

nun mi havas etan loĝejon 
kaj Bastionon de Silento 
tio sufiĉas por momento 

vi ne timu - mi vin konsilas 
ŝanĝi lokon - tio utilas 
ripozo bezonas sidejon 
Zuriko, la 9an de novembro 2003