Soneto pri mankoj de korpo
mi ja devas alkutimiĝi 
al la karikatura formo 
mia korpo estas sen normo 
detale mi volas kaŝiĝi 

ekzemple sur plaĝo turniĝas 
kapoj aliflanken de mia 
ventro - reago apatia 
pri mia aspekto rariĝas 

nur mia edzino amata 
eltenas brave mian staton 
por ŝi ĝi ja ne estas fata 

"oldeco ne estas plezuro" 
proverbo subtenas konstaton 
pri la tutviva aventuro 
Zuriko, la 10an de decembro 2003