Soneto note al nenio
alvenas konsciencriproĉoj 
ĉar mi la radion forlasis 
dum mia periodo pasis 
jam aperis aliaj voĉoj 

por nunaj redaktoroj peto 
"vi forgesu pri mia nomo 
ĉar mi nun estas nur fantomo 
ne alskribu ĝin al buĝeto" 

mi fariĝis iom malica 
sed ŝuldas pri tio oldeco 
mi preferus esti implica 

l' honestulo preskaŭ ne spiras 
sed ne fuĝas de kolereco 
kaj bedaŭrinde ne plu miras 
Zuriko, la 14an de decembro 2003