Soneto kun spiritheredo
faktoj jam estas forviŝitaj  
sed timo restas en memoro 
post deve forprenita gloro 
reveno al domoj lasitaj 

nur onklino Hanja perdiĝis 
en la koncentrejo soveta 
finfine ĉio estis preta 
kaj post milito ni troviĝis 

rakontoj estas reaŭditaj 
ke mi rapide lernis kaŝojn 
infanoj estis taskigitaj 

moralo troviĝis profunde 
sed spirito kontrolis paŝojn 
heredita de l' domo grunde 
Zuriko, la 16an de decembro 2003