Soneto kun eta patrio
rivero fluas tra kvartalo 
kaj vojo gvidas tra ponteto 
apude vigla knabineto 
lavas tolon - verdiĝas valo 

sur herbejo blankaj tolaĵoj 
disvastigitaj jam sekiĝas 
pejzaĝo momente ardiĝas 
pro helaj sunaj petolaĵoj 

en fono elstaras kabano 
kovrita per pajla tegmento 
apud betulo genciano 

ĉe arbusto de junipero 
flustras arĝentakva terpento 
jen bildo de l' patria tero  
Zuriko, la 18an de decembro 2003