Soneto pri ambaŭ feliĉoj
ĉu entute estas feliĉo?
jes sed nur unu sur alia 
evento estas idilia 
du feliĉoj kaj unu kiĉo 

en rememoroj lasta nupto 
entute ne estis pastiĉa 
kaj pro tio ŝajnas feliĉa 
eĉ se ne temas pri abrupto 

malfeliĉeco tamen regas 
almenaŭ en informmedio 
neniu pro tio hontegas

volis vivi - estis pafita 
ĉar morto okazas hobio 
kazo nobla ne kompromita
Zuriko, la 23an de decembro 2003