Soneto kun ekstrempolusoj
Dio kreis radian pastron 
sed ne forprenis de li pekojn 
pro tio li fritas bifstekojn 
per kiuj dolorigas gastron 

la nomo Urban' estas fako 
ne kiel ĉe normalaj homoj 
kaj inter tiuj du fantomoj 
venas atako post atako 

Urban' estas antisanktulo 
kaj tiel zorgas pri famiĝo 
de sia granda kontraŭulo 

verŝajne Urban' iam iros 
al pastro pro la absolviĝo 
kaj piulo tute ne miros 

Zuriko, la 28an de decembro 2003