Soneto por unu amiko
kara mia - prenu omaĝon 
kun respekto por via kreo 
kaj ago kun nova ideo 
sciu kiel subigi aĝon 

mi viajn librojn trarigardas 
kaj rememoras tiujn scenojn 
en kiuj vi havis postenojn 
post mi - vi ilin ne plu kardas 

mi forveturis kaj vi restis 
kaj tiu perdita angulo 
vin dum longa tempo molestis 

fartu bone ankaŭ Kristina 
konstanteco estu regulo 
kaj mi restos vage rutina 
Zuriko, la 4an de decembro 2003