Soneto antaŭ kaj post ŝanĝo
mi subtenis "Solidarecon" 
pole "Solidarność" aktive 
tamen mi traktis negative 
mamonon kaj ĝian aprecon  

dank' al Dio mi tre singarde 
ne eniris politikkoton 
kaj neniun trompan komploton 
stultigantan popolon arde 

aperis tuj multaj ruzuloj 
kaj la "dek milionoj" famaj 
fariĝis tuj senlaboruloj 

ŝanĝiĝis fronto kaj etoso 
venis korupto perdoj dramaj 
alie socia kaoso 
Zuriko, la 9an de decembro 2003