Soneto ĵetita al urtik'
en unu esperantrevuo 
estis eta fotografio 
apude la biografio 
"mi ne volas sed devas" - truo 

paktoj alvokoj manifestoj 
deklaroj ĝis nun ĉiam estis 
sed nur socialon molestis 
pro tio multiĝis protestoj 

mi pritraktas la fenomenon 
kiel fono de mia arto 
ĉar mi ŝatas soci-arenon 

estas por mi alternativo 
je kiu pleniĝas bonfarto 
en urtiko - superlativo
Zuriko, la 16an de februaro 2003